Kanto Alegretana

(Originala titolo: Canto Alegretense)
Verkis: Nico Fagundes k Bagre Fagundes
Traduko: Ivo Sanguinetti

Ne min demandu kie estas Alegrete
Iru ĝoje al la kor' de la kampar'
Vi kruciĝos certe kun ĉevaliranto
Aŭdante sonojn de kordion' kaj de gitar'
Kiu venas el Rozarjo vesperiĝe
Aŭ kiu venas Uruguajana en karavan'
Sentas sunon kiel braĝon sur la tero
Malaperinta en river' "Ibirapuitan'"

Aŭdu kanton gaŭĉeskan kaj brazilan
De tiu lando tute plena de emoci'
Kakta floro de sovaĝa kampa mielo
Maŭra roko ĉe la valoj Inandui'.

Ĉe la lasta horo certe mi meritos
Vidi sunon de Alegrete je sia pas'
Laŭ ĉevaloj mi deturnos mian kapon
Al la lando ĉe momento de l' forpas'
Ĉe okuloj mi kunportos tutan ĉarmon
De tiu lando kiun mi amis kun fervor'
Ĉiu verso kiun mi verkis estas pago
De iu ŝuldo de la amo kaj de honor'


Rim: 
- "kordion'" estas kriplaĵo de la vorto "akordiono" (tipa muzikinstrumento).
- Registrita en la albumo Esperanto gaúcho, eldonita de Gaŭĉa Esperanto-Asocio.



Kantas: Nelson Pacheco

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. La dua himno de la gaŭĉa regiono de Brazilo...

    ResponderExcluir
  2. Respostas
    1. Treege plachis al mi tiun belegan gauhchan kaj Brazilan kanzonon,
      despli por la bela vocho de la kantisto. Gratulojn!!!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!