Dum kadenco de l' sambo

(Originala titolo: Na cadência do samba)
Verkis: Ataulfo Alves k Paulo Gesta k Matilde Alves
Traduko: Flávio Fonseca

Certe mortos mi en iu jaro
Portos mi saŭdadon de Sara
Certe mortos mi en iu horo
Portos mi saŭdadon de Aŭrora

Venu la mort' dum la batukada dujambo
Dum la bela kadenco de l' sambo

Kaj mian nomon certe kovros mia amo
Laŭ proverbo el popol'
Mortas homo, restas famo


Rim:
- Batukado (portugallingve batucada) - ritma batado (laŭ Dicionário Esperanto-Português, de Ismael Gomes Braga kaj Novo Dicionário Português-Esperanto, de A. K. Afonso Costa).
- Dujambo - verso konsistanta el du jamboj; Jambo - versero, konsistanta el du silaboj, el kiuj la unua estas malforta kaj la dua estas forta. Ĝuste tia estas la ritma bato de, interalie, la druma bastamburo kaj la kuiko en sambo.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

5 comentários:

  1. Tre amuza kanzono kaj agrabla interpreto. Gratulon! Alia briko por tiu konstruaĵo.

    ResponderExcluir
  2. Bonega traduko.
    Nur unu demando permesu - ĉu se 'batukada' estu anstataŭita de 'perkutada' estos kvalita perdo?

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Saluton, Lumario! Dankon pro via komento.
      "Perkuti" ja estas fundamenta radiko. Tamen, la vorto "batukado" (laŭ Ismael Gomes Braga, A. K. Afonso Costa, Túlio Flores kaj aliaj) ampleksas ankaŭ la dancan sencon, pli proksiman al la portugala "batucada".

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!