Amo kaj sekso

(Originala titolo: Amor e sexo)
Verkis: Rita Lee k Roberto de Carvalho k Arnaldo Jabor
Traduko: Josivan Fernandes

La am' estas libro
Sekso estas sporto
Seks' estas elekto
Am' estas sorto

La am' estas pensado, teoremo
Am' estas novelo
Seks' estas kinejo

Seks' estas imago kaj fantazio
La amo, prozo
Sekso, poezio

La amo igas mokindaj nin
Seks' estas ĝangal' de epilepsio

Am' estas kristana
Seks' estas pagana
Am' estas bienego
Seks' estas invado
La am' estas dia
Sekso, animala
Am' estas bosanovo
Sekso, karnavalo

La am' estas por ĉiam
Sekso ankaŭ
Sekso estas bona
Am' estas kompleza

La am' sen sekso,
Nur amikeco
Sekso sen la am',
Nur deziro

Am' estas unu
Seks' estas du
Sekso antaŭ
La amo poste

Sekso, el aliaj
Kaj iras foren
La amo, el ni
Kaj tre daŭras

Amo estas ĉi-tio
Sekso estas tio
Kaj afero tia
Kaj tia afero

Ah, la amo
Hm, la sekso


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Amo kaj amoro

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!