Virĝinja

(Originala titolo: Virgínia)
Verkis: Arnaldo Baptista k Rita Lee k Sérgio Dias
Traduko: Roger Gotardi

Iru for, fermu la pordon
Frostas mi
Iru for ĉar tuj mi ploros
Frostas mi
Mi min ŝlosos por ĉiama enfermiĝ'
Por de l' revoj la saporokonserviĝ'

Mi memoras januaron
Kiam sun' donacis vin
Mian novjaran donacon
Kiun frost' nun portis for

Mi petas do sinjor' sun'
Al mi redonu Virĝinjan


Rim (N.T.): Al kantistoj, kiuj emas surprizi la spektantaron per ŝanĝo de la teksto je la fino de la kanto, mi lasas la belan duan strofon tradukitan de Cícero Soares:

Mi memoras januaron
Kiam vin donacis Sun'
Mian novjaran donacon
Kiun frost' forportis nun


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!