Ploru olda negro ploru

(Originala titolo: Capoeira - velho preto)
Tradicia
Traduko: Roger Gotardi

Olda negr' iris for el Bahio
Tiun tagon regis plor'
Kaj kapoejron angolan
Tiun tagon li lasis for

Tre malgajis la foriro
Kun la majstroj en memor'
Al la majstroj li diris
Larmotene el la kor’:

"Min pardonu majstro Pastinha
Min pardonu moŝt’ Aberrê
Adiaŭ majstroj bonvolaj
Kapoejron angolan mi ne vidos ve"

Ploru olda negro ploru
Ploru ĉar vi vidos ne
Ploru olda negro ploru
Kapoejron angolan vi ne vidos ve

Ploru olda negro ploru
Ploru ĉar vi vidos ne
Ploru olda negro ploru
Kapoejron angolan vi ne ludos ve


Rim (N.T.):
- Pastinha: Proksimuma prononco: Pasĉinja. Vicente Ferreira Pastinha (Salvadoro, 5a de aprilo 1889 - Salvadoro, 13a de novembro 1981) estis unu el la plej grandaj kapoejromajstroj de ĉiuj tempoj kaj la plej grava disvastiganto de la kapoejra stilo nomata angola, brazila kreaĵo, kiun karakterizas malrapida, proksimplanke malalta luktado, kiu speciale atentas al la ritoj kaj tradicioj de la arto.
- Aberrê: Proksimuma prononco: Abehe’. Kromnomo de Antônio Raimundo Argolo (Salvadoro, 6a de aŭgusto 1894 - Salvadoro, 10a de septembro 1942). Li estis lernanto de Majstro Pastinha, al kiu li helpis rekomenci la publikan praktikadon de angola kapoejro, post registara subpremado. Ankaŭ li estis granda kapoejromajstro, kiu eble rekte instruis al la lirikulo.



Kantas kaj manfrapas: Flávio Fonseca

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

5 comentários:

  1. Tre alloga ritmo! Ne eblas resti senmova ĝin aŭdante...
    Gratulon, Flavio!9

    ResponderExcluir
  2. Bonega! Kaj la traduko kaj la registrado. Gratulon. Roger montriĝas plu kaj plu kompetenta tradukisto.

    ResponderExcluir
  3. Dankon pro la revizio kaj subteno, Cícero!
    Gratulon pro la kantado kaj registrado, Flavio! Ĝojigas min aŭdi tiun kapoejrokanto en ĝia Esperanta vesto.

    ResponderExcluir
  4. Mi tre ĝojas, ke la kanto plaĉis al vi! La kanto estas tre interesa, traduko estas bona, kaj mi amuziĝis dum la registrado.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!