Diasporo

Verkis: Geraldo Mattos

Al ili estas nomoj,
kaj ili havas sangon,
sed el ĉi pluraj homoj
neniu havas vangon!

Sed ili havas kapon,
kaj pensas pri la mondo,
kaj metas sur la mapon
la punkton de respondo!

Sed ili havas manon,
per kiu ili vortas,
kaj sian vivoplanon
al la ceteraj portas!

Sed ili havas koron,
per kiu ili penas,
kaj sian tutan horon
por la ceteraj tenas!

Sed ili havas koron,
per kiu ili penas,
kaj sian tutan horon
por la ceteraj tenas!

La tekston de la kanto
mi verkis por apliko
al la korespondanto,
la verda plumamiko!


Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Beleta. Estus oportune havi la mp3-melodion...

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Jes, kara, mi revas pri la tago, kiam ni havos rimedojn por havigi videon kaj aŭdion al ĉiuj muzikaĵoj de Brazila Kolekto!

      Excluir
  2. Venos tio, mi tion vidis (versio sen supersignoj...).¨Virá que eu vi!"

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!