Ana Luisa

(Originala titolo: Ana Luiza)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca

Nu, se, Ana Luisa, la gvardio dormetos
Kaj mi povos penetri l' kastelon
Poste vidi, grimpinte remparon la glacisan,
La valon, la arbojn,
La herbojn, la montojn,
La florojn, la fontojn, Luisan

Ana Luisa
Mi verkis ĉi kanzonon por vi
Ĝi demandas, necesas la sci'
Kie estas Luisa, Luisa, Luisa, Luisa
Al mi vi neas la printempon, ho mistero,
Vi tamen scias, ke lasta ĥimero
Ekzistas en mondo de Ana Luisa

Kie kaŝas, Ana Luisa, printempon,
Ĉu en lago, ĉu en monto, en mar' okula?
Aŭskultu, Luisa
En briz' amkanto temas nur pri vi
Kaj demandas, insistas pri sci'
Kie estas Luisa, Luisa, Luisa, Luisa, Luisa

Mi vin tre amas
Neniu alrezistas vin, nur klamas,
Ekzistas, asistas je Ana Luisa



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Respostas
    1. Dankon, kara.
      Jes, povus esti Luiza, sed mi elektis Luisa-n pro du kialoj:
      Unue, estas la unua formo registrita en PIV 2020.
      Due, ĉar tiel faciliĝis la (rara) rimo.
      Brakumon!

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!