Surlite vespere

(Originala titolo: De noite na cama)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

Surlite vespere pensante mi restas
Ĉu vi amas vere aŭ festas
Ĉu vi amas vere, pensante mi restas
Surlite vespere, aŭ festas

Dumtage mi ŝercadas, kvazaŭ stratageme
Vin lasi sen kompren'
Dumtage ĉio pasas kvazaŭ petoleme
Distance de l' ver-ven'
De kie loĝas koro, de loko de l' laboro
Kaj mi kuraĝas ne por diri ion, ve
Sed iam estos horo
Kaj se vi iĝos foro, angoro


Rim:
Stratagemo: Artifiko planita por trompi (laŭ www.reta-vortaro.de/revo/art/stratagem.html kaj Parnasa Gvidlibro, de Kalocsay/Waringhien/Bernard)




Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Nokte sur lito

3 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!