La rozo Hiroŝima

(Originala titolo: Rosa de Hiroshima)
Verkis: Gerson Conrad k Vinicius de Moraes
Traduko: Cícero Soares

Pensu pri infanoj
mutaj telepensaj
Pensu pri knabinoj
blindaj malekzaktaj
Pensu pri virinoj
ŝire deformataj
Pensu pri la vundoj
kiel rozoj varmaj

Sed ho! ne forgesu
la rozon, la rozon
La rozo Hiroŝima,
rozo la hereda
La rozo radiuma
stulta kaj sentaŭga
La rozo kun cirozo,
la malroz' atoma
Sen kolor', parfumo,
sen rozo, sen ajno


Rim (N.T.):

Tiu kanzono, malgraŭ la populareco sub la bela androgina voĉo kaj prezentado de Ney Matogrosso en la 1970-aj jaroj, devenas de ortodoksa poemo, el la sama aŭtoro de la internacia Knabino de Ipanema - Vinicius de Moraes.

Ne estas facile redoni la tuton el la originalo, ĉar la poeto uzas multajn vortludojn. Poezio fariĝas per vortoj. Ekzemple, en la komenco, li iom kaŝas la komparon farotan inter beleco de rozo kaj la figuro de floro, kiun la horora atombomba eksplodo prenas. Sed li divenigas tion al ni per alvokaj vortoj: mudas, cegas, rotas... rosas. Okazas, ke tiuj vortoj havas kromsignifojn. La vorto MUDA signifas kaj mutan kaj plantidon (elkreskanta branĉeto de planto): infanoj mutaj. La vorto ROTA signifas kaj vojon kaj disŝiritan: mulheres rotas. Kiel diable redoni tion?

Eĉ kiam por la unua fojo li citas la vorton rozo, li uzas kvaliton (cálida) kiu ĝenerale havas romantikan nuancon, (beijos cálidos = varmetaj kisoj), sed ĝi fakte signifas varman, ardan, kiel la terura brulbombo.
Tiam li eĥas Gertrude Stein ("uma rosa é uma rosa é uma rosa") kaj montras sian ideon: Sed ho ne forgesu la rozon, la rozon, la rozon el Hiroŝimo.

Oportune, ke same kiel en la portugala, Hiroŝimo samsonas al heredo; la samo por "rosa com cirrose", eĉ pli proksima: rozo kun cirozo! Belege.

La lastan vortludon, "sem rosa", kiu povas signifi en la portugala "sen rozkoloro", mi ne redonis. Espereble la "sen koloro" antaŭa jam tion aludas.

Ne estas rozkolora la vivo de tradukisto!



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Perkutilo: Guilherme Nascimento

Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

6 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!