La dekunuahora trajno

(Originala titolo: Trem das onze)
Verkis: Adoniran Barbosa
Traduko: Miguel Bento

Mi ne povas ja
eĉ unu minuton resti pli
Mi bedaŭras, ve,
kara amatin'

Loĝas mi en lontan'
Ekveturos la trajn'
for je la dekunua horo
lastfoje antaŭ maten'

Kaj aldone, virin',
kialo dua:
Plu maldormas panjo
se mi estas for!
Mi estas sola fil'
Devas mian domon gardi mi


Rim (N.T.):
Iam mi subite eksentis fortan emon esperantigi tiun kanton. Mi tuj skizis kelkajn versojn kaj rapide ilin prilaboris. La unua verso ("Não posso ficar") prezentis al mi iom pli grandan defion, kaj nur dum cerbumado pri ĝi mi memoris, ke mi devus unue esplori pri eble jam ekzistantaj versioj. Tiam mi trovis la version de Vitor Mendes, kaj ŝtelis tiun verson ("Mi ne povas ja"). Al ĉiuj aliaj similaj versoj mi alvenis memstare. Bedaŭrinde mi ne sukcesis redoni la rimojn.
Ŝajnas al mi, ke ambaŭ tradukoj havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn, kaj eble oni povus fari el ili trian, pli bonan, kompromisan version.

- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe BrazilMuzika Klubo.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Dek unua trajno

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!