Esperanto

Verkis: Pastro Machado k Pastro Leal

Esperanto, dolĉa lingvo,
Cin elekte kreis Dio
Por servisto de la paco,
Ilo de l' Evangelio.
Esperanton kreis Dio
Ilo de l' Evangelio.

Esperanto, pacigilo
Sur ondegoj de la maro:
Plej efika homa ilo
Por frateco de l' homaro.
Sur ondegoj de la maro,
Por frateco de l' homaro.

Jen la vojo. Nun antaŭen!
Ĉiam en la marŝo fronta!
Lingvo de konsciaj tempoj,
Lingvo de homar' estonta.
Esperanto, marŝo fronta,
Lingvo de homar' estonta.

Elfaraĵo el plej belaj,
El plej puraj elementoj,
El la lingvaj elpensaĵoj
Tra klopodoj de jarcentoj.
Esperanto, elementoj
Per klopodoj de jarcentoj.

Montru cin al mondo. Venkos
La beleco de l' esprimo.
De la membroj, de l' artikoj,
Venkos forto de l' animo.
Esperanto, la esprimo
De la forto de l' animo.

Frato de aliaj lingvoj,
La plej saĝa, Esperanto,
Donu ke neniam mortu
En la koro mia kanto.
Esperanto, Esperanto,
En la koro mia kanto.


Rim:
- Publikigita en Suda Stelo (organo de ESPA - Esperantista Societo de Porto Alegre), 1ª fazo, n-ro 10-11 (majo-junio/1948).
- Ne troviĝas harmonio en la originala partituro, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!