Saluton, kara marsano

(Originala titolo: Alô, alô, marciano)
Verkis: Rita Lee k Roberto de Carvalho
Traduko: Cícero Soares

Saluton, kara marsano!
Por vi mesaĝo el la tero
Laŭ sama ted', milita infero
Ne kredus vi je propra okulo
La hom' fariĝas plu kaj plu frenezulo, ĉar ve
Pli kaj pli estas down la high society
Down, down, down la high society

Saluton, kara marsano!
La kriz' fariĝas anarkio
Ĉiu mem por si, por la tuto neniu
L' afero ŝajnas hipokrita
Ĉe ni ne mankas polican' arestita, ĉar ve
Pli kaj pli estas down la high society
Down, down, down la high society

Saluton, kara marsano!
La vivo tute ne facilas
Penso-patrolo, kredo-mutilo
Laŭdire respublik' de banano
Tro da kaciko - unu, du indianoj, ĉar ve
Pli kaj pli estas down la high society
Down, down, down la high society


Rim: La esprimo (anglalingva en la originalo) down (malalta, malĝoja) la high society (altklasa societo) per moka tono videbla en la tuta kanzono priŝercas ian socian vantecon.



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

5 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!