Johano kaj Maria

(Originala titolo: João e Maria)
Verkis: Chico Buarque k Sivuca
Traduko: Vitor Mendes

Heroo estis mi
Kun la ĉevalo anglaparolant'
Kaj jen ke vi plus tri
De la Vakero estis la amant'
Mi frontis al batalion’
Mi frontis al german-kanon'
La ŝtonĵetilon gardis
Rokmuziko ardis
Dum lernej-feri'.

Nun estis mi la reĝ'
Kaj la bedel' kaj ankaŭ la juĝist'
Kaj do laŭ mia leĝ'
Nia feliĉo daŭrus dum ekzist'
Kaj jen vi, kun via krono donita de mi
Kaj tiom bela rava estis vi
Iranta nuda sen ia rezist'

Ne, ne fuĝu vi
Mi estu kvazaŭ la ludilo via
La turbo estas mi
Kaj pluŝbest’ por vi mi iĝis
Man’ en mane ni
La timo nun ĝi ne plu estas nia
En tempo de malvirto
Ni ankoraŭ tiam ne naskiĝis

Nun estis la fatal’
Ke l’ mirrakonto nun forlasis nin
Kaj transe la kvartal'
Estis la daŭra nokto en senfin’
Kaj jen vi, malaperinta en ĉi mondo for
Kaj mi demandas kun freneza kor’
Kien la vivo tiel portos min?



Kantas: Eida Lima
Gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!