Blanka dometo

(Originala titolo: Casinha branca)
Verkis: Gilson k Joran k Marcelo
Traduko: James Rezende Piton

Mi laste vivas en solec', sen kompanio,
Kaj mi eĉ ne vidas ion,
Kio plezurigas nun

Sentas mi ke la feliĉ' estas miraĝo
Kaj mi vidas tra l' junaĝo
Revojn preter oportun'

Ho, se mi nur povus havi ordinaran,
Propran lokon surkamparan
Por semado kaj fortun'

Havi blankan domon, etan, kun verando,
Havi korton kaj fenestron
Por leviĝo de la sun'

Mi foje iras tra la urb' en promenadoj
Mi plu serĉas kamaradojn
Mi pluiras laŭ l' amas'

Sed mi retiriĝas pro ĉiu vizaĝo,
Ĉiu estas kun mistero,
Iluzi' kaj embaras'


KURIOZAĴO: la domo en la foto estas la vera blanka dometo, kiu inspiris la kanton al la aŭtoroj.



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares
Perkutilo: Guilherme Nascimento



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Respostas
    1. Obrigado, Kikero! Eu me sinto como se fosse um jogador do Ibis Sport Club lendo uma opiniao assim dita pelo Messi... Brakumon!

      Excluir
  2. Kia bonega, altnivela. kortuŝa teamlaboro! Gratulon al partoprenantoj de E--kantotraduko, gitarludo kaj voĉo!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!