Atendo

(Originala titolo: Tempo de espera)
Verkis: Kim Ribeiro k Regina Celi
Traduko: Flávio Fonseca

Ripozu trankvile
Tiu estas longa atendo
Dum varmiĝas via memfida estiĝa vol'
Kaj kiam vi sentos, ke vi estas forta
Tiam estos do bona horo
Kaj kune ni du laboros je la unua foj'
Poste mi rigardos vin
Vi rigardos min
Ha!... mi deziras
Vidi vin malfermantan okulojn
Kiam via man' tre malgranda
Moviĝos kaj tiel skulptos argilon
Vi tiam ĝojiĝos pro ĉiuj formoj ĵus kreitaj
Via korpo dancos do tre freneze
Kaj viaj brakoj balancos kiel flugiloj
Dum la prov' resti en aer'
Poste mi rigardos vin
Vi rigardos min


Rim: Tiu ĉi kanto estis unue prezentata en Esperanto dum la 2ª Virtuala Kongreso de UEA, en julio 2021.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!