Kisu min

(Originala titolo: Bésame)
Verkis: Flávio Venturini k Murilo Antunes
Traduko: Vitor Mendes

La orkestro, invitis nin
Do saltis mia kor'
Je tiu hor'
Mi vidis ke mi feliĉas
Sub lum' de kabared'
La noche nuestra
Mondo en girad'
La pasio brulas nin
kvazaŭ fajr'
Kaj la tropika lun'
La sono de la bandoni'
Kaj senĉese petas mi
Kisu min
Kisu min plu kun ard'
Kisu min
Kisu min plu kun ard'


Rim: "Noche nuestra" (tio estas "nia nokto") estas hispanlingve en la originalo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Kisu min

2 comentários:

  1. Kia balzamo, trovi version tiel kanteblan! Mi sendube preferas tradukon kiu respektas metrikon kaj prozodion de la originalo.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!