Kaibal

Verkis: Alfredo Aragón

— AMO —
Muzika Akrostiko

K
Pordo al printempo
sen aĝo.
Ĝi ĝoje
malfermiĝas,
kaj dolore fermiĝas.

A
...Naiva ĉe juneco.
Sen ĵaluzo nek pasio,
subtila kaj diafana,
sen iluzia konkuranto.

J
daŭra eltrovo,
kiu neniam atingas la racion,
ne estas saĝulo pri amo:
ne estas saĝulo pri doloro.

B
Amo kaj doloro unuiĝas:
la amo kreskas per doloro,
kaj nur pere de amo,
oni toleras doloron.

A
Ĝi estas naiva, perforta,
malrespektema, juneca,
matura, amorfa, pasiema,
ĵaluza, stimula kaj vanta.
Ĝi subtenas vin per iluzio
kaj fortigas vin kontraŭ doloro.

L
Estas vivo, estas ĝojo,
estas plezuro, estas subtila,
mi sentas vin sen vidi,
mi vin amas proksime
kaj malproksime,
mi amas vin AMO,
ĉar vi permesas min ami:
"AMO" vi estas realaĵo!


Rim: Verko por solopiano.


Vidu kaj elŝutu la partituron.

4 comentários:

  1. Jen am-laŭdo, poemo kies titolo min memorigas pri grava, leginda libro pri la saĝeco de l' antikva Egiptujo, nome "La Kajbalion".

    ResponderExcluir
  2. Amo, la vera sento sem ĝi, ni estas nenio.....
    Dankon!!!

    ResponderExcluir
  3. Dankon mi notos la partituron kaj ludos en teklado!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!