Fruktoj

Verkis: Dirce Sales

Jen fruktoj, mi vendas...
Kiu volas aĉeti?

Jen pomoj, ruĝaj pomoj
belaj, dolĉaj, bongustaj,
bonodoraj kaj maturaj.

Kaj bananoj, jen bananoj
flavaj, dolĉaj, bongustaj,
bonodoraj kaj maturaj.

Jen vinberoj, etaj vinberoj
violaj, dolĉaj, bongustaj,
delikataj kaj maturaj.

Ananasoj, ananasoj
acidaj, flavaj, bongustaj,
bonodoraj kaj maturaj.

Jen oranĝoj, jen oranĝoj
freŝaj, verdaj, bongustaj,
bonodoraj kaj maturaj.

Jen fragoj, etaj fragoj
freŝaj, ruĝaj, bongustaj,
delikataj kaj maturaj.

Jen fruktoj, mi vendas...
Bonvolu aĉeti!





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Kia dolĉa, bonodora, kolora, bongusta, matura novaĵo por homoj, por klasoj! Gratulon!

    ResponderExcluir
  2. Muzika bankedo plena de belaj kaj bongustaj fruktoj!!! Dankon

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!