Mi ne estas hundo, ne

(Originala titolo: Eu não sou cachorro, não)
Verkis: Waldick Soriano
Traduko: James Rezende Piton

Mi ne estas hundo, ne,
Por la viv' nur kun malŝato
Mi ne estas hundo, ne,
Por la viv' de forlasato

Estas trans via kompren'
Mia amo, ĝi vin deziras
Vi nur emas min mistrakti
Kaj pro tio mi nun foriras.

Estas plej malbona sperto
Iun ami en trompado
Malŝatant' de grandamor'
Ja ne indas je feliĉ' kaj des malpli je amado

Nepre mankas komprenem',
Pri vi mi pasias tre
Je l' am' inter ni, je la nom' de Di',
Mi ne estas hundo, ne!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Tre pli amuza en Esperanto ol en la portugala...
    Gratulon, Piton kaj dankon al vi, Flavio pro cxi tiu bona ideo, kunligi kaj reunigi plurajn verkojn, komponistojn kaj tradukistojn.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Hahaha, Dankon! Tiu "perlo" de pioniro de la stilo "sufereca muziko" mankis al Esperantujo. Amsuferantoj de la mondo, unuigu vin! 😄

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!