Himno de Flamengo

(Originala titolo: Hino do Flamengo)
Verkis: Lamartine Babo
Traduko: James Rezende Piton

Iam flamengano, plu flamengano
Nur flamengano estos mi
Por mi plej granda ĝu' la triumfar'
Kaj sur la tero kaj sur la mar'
Nur "Venko" kiel vort'!
Iam flamengano, Flamengo ĝis la mort'!

Pro remado aŭ ludado
Suferado, forprenado
Kun furor' en mia kor'!
Rekonata, venkobata,
Tut-amata, tre taksata
Dum "Fla-Flu" - plej granda bru'!

Mia koro jam ne havus respondon
Se Flamengo mankus en nia mondo
Ĝia fono, vera sprono, 
Ĉampiono en seri'
Flamengo ĝis la mort` - jen mi!


Rimarko (N.T.) - Clube de Regatas Flamengo (Remado-klubo Flamengo) aŭ simple Flamengo estas la plej populara futbalteamo en Rio-de-Ĵanejro, laŭtakse ankaŭ en Brazilo, kun 40 milionoj da (ofte ĝisostaj) subtenantoj tra la lando. Ĝi estis fondita en 1895 por remadaj konkursoj kaj nur en 1912 Flamengo havis sian unuan futbal-partion. Ĝi jam venkis plurfoje regionajn kaj brazilajn turnirojn, en 3 fojoj sudamerikajn pokalojn kaj unu fojon la interkontinentan (mondan) konkurson inter futbal-kluboj (1981). "Fla-Flu" estas la karesa nomo por partioj inter Flamengo kaj ties historia rivalo, Fluminense, same el la urbo Rio.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!