De kiam samb' estas sambo

(Originala titolo: Desde que o samba é samba)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Cícero Soares

La tristeco, mastrino
Tiel de kiam samb' estas samb'
La larm' klara sur haŭta melanino
La nokt', la  pluv' kiel en Benino

La solec' plej timigas
Ĉio malbonas dum longa tempum'
Sed fajron mi sentas interne
En ĉi tiama dum'
Kantante tristecon mi foririgas

Ne jam naskiĝis la samb'
De l' sambo ne jam la ven'
Ĝi vivos por la ĉiam'
Vidu, ne venis frumaten'

La sambo mem praplezur'
La sambo fil' de dolor'
La vivo-transforma reĝisor'


Noto de la tradukintoj:

La aŭtoro, Caetano Veloso, uzis kiel ĉiam multajn rimojn (senhora/fora/embora) kiujn mi penis redoni. Sed li uzas multajn kun fino je I-vokalo (assim/ruim/mim), kiuj sonas pli melankolie ol vastaj vokaloj (A, Ó). Kvazaŭ ploro aŭ ĝemo. Mi faris la samon, kaj mi aludis al Benino, regno de kie venis amasoj da afrikanoj al Bahio, la plej nigrula regiono en Brazilo.

Geraldo Mattos al mi instruis foje la vorton "tempumo" por traduki la portugalan "demora", cetere malfacile tradukeblan en aliajn lingvojn. Genie! 

Anstataŭ "ankoraŭ ne" mi uzis la zamenhofan "ne jam", samsenca. Ĝi montriĝis taŭgega facililo por la multaj kvarsilabaj "ainda não" de la antaŭlasta strofo.

En la dua strofo, la poeto mencias alian sian kanzonon, Sampa ("io ekokazas en mia koro"), kaj mi faris la samon, sed mi prenis citaĵon de Zamĉjo, "fajron sentas mi interne" (Mia Penso), sametosa, kiu krome estas titolo de linda romano de la tiam juna Ulrich Matthias.

La kantado ne fariĝis stumbla kaj fluas facile. Mi esperas, ke ĝi aspektos kontentige al viaj oreloj.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
De kiam sambo estas sambo

2 comentários:

  1. "Fajron sentas mi interne"! - Kikero, belega kaj trafa solvo por tiu verso, per ligo al referenco de nia E-kulturo! Gratulon, tre kreive!

    ResponderExcluir
  2. Tre bone! Tiu ĉi traduko obeas la metrikon kaj la prozodion, do estas kantebla sen melodi-ŝanĝo. Gratulon!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!