Kiel mistero

(Originala titolo: Feito mistério)
Verkis: Lourenço Baeta k Cacaso
Traduko: Flávio Fonseca

Do mi
Rimarkis ke l' resumo
Estas propra sci'

Ke ĉiu sumo
Elverŝas sin
Ĝis la neni'

Do mi rajdantas sur ĉevalo
En vojaĝ' al Teheran'
Kaj ne perdiĝas - ja ne!
Kiam malesperas
Mi vidivas plu

Ĉi tiu kant'
Ronĝas kiel mistero
Ĉi tiu tristo doloras

Mi false seriozas
Kiel rozas
Ĉiam ĉiu am'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Respostas
    1. Jes, vidivas, t.e., kapablas vidi.
      Tiu sama vorto aperas en la traduko Ondo (https://www.brazilakolekto.com/2017/09/ondo.html)

      Dankon pro la komento!

      Excluir
  2. -iv/. Suf., montranta, ke iu aŭ io povas, kapablas fari ion (aktiva ideo responda al la pasiva ebl): produkt⁓a grundo; pag⁓a kliento; elvok⁓a vorto. -⁓o, -⁓eco. Kapablo fari ion: kre⁓(ec)o; lia lern⁓eco ŝajnas senlima.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon pro la klarigo, Cícero! Fakte tiu malofte uzata sufikso estas konfuzigiva! :-)

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!