Emocio

(Originala titolo: Frisson)
Verkis: Tunai k Sérgio Natureza
Traduko: Vitor Mendes

Eksaltis mia kor'
Via alven' surprizigis min
Mi ŝvebis en ĉiel'
en ama hel'
Verŝajne vekiĝis mi
Por renovigi min
Nur mankis via ĉi am-alven'
surpriza nova fat'
por forta bat'
de koro laca ĉar ĉiun horon
freneze serĉis iun koron
kor' ne plu festas
Sed kiam vi ĉe mi ĉeestas
freneziĝas pro senfina ĝu'
kaj soleco ne plu

Falis vi el ĉiel'
bela anĝelo en luma aper'
okuloj el kristal'
vi sorĉis min
kaj jen por mi ama fal'
Tre subite
Estiĝis vi neatendite
brilanta lumo
Ja stelvirin' amsatelite
Am-planeda vi invadantin'
Tuje konkeris min.

Min vidu, min tuŝu, sentigu min
ke urĝas, la vivo atendas nin.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Tre trafa! Gratulon.

    Sed kiam vi ĉe mi ĉeestas
    freneziĝas pro senfina ĝu'
    kaj soleco ne plu

    (eblas fini per:"soleco jam ne plu", por teni la saman ritmon)



    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Solidão nunca mais
      1 2 3x 4 5. 6

      Kaj soleco ne plu
      1. 2 3x.4. 5 6

      Excluir
    2. Ĝi estas ĝusta, kara. 6 metriksilaboj, kaj akcentoj sur la Tria kaj sesa silabo.

      Excluir
  2. Eksaltis mia kor'
    Meu coração pulou
    Via alven' surprizigis min
    Você chegou, me deixou assim
    Mi svebis en ĉiel'
    Com os pés fora do chão
    en ama hel'j
    Pensei: que bom...
    Verŝajne vekiĝis mi
    Parece, enfim acordei
    Por renovigi min
    Pra renovar meu ser
    Nur mankis via ĉi am-alven'
    Faltava mesmo chegar você
    surpriza nova fat'
    Assim sem me avisar
    por forta bat'
    Pra acelerar
    de koro laca ĉar ĉiun horon
    Um coração que já bate pouco
    freneze serĉis iun koron
    De tanto procurar por outro
    kor' laca estas
    Anda cansado
    Sed kiam vi ĉe mi ĉeestas
    Mas quando você está do lado
    freneziĝas pro senfina ĝu'
    Fica louco de satisfação
    kaj soleco ne plu
    Solidão nunca mais

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!