Simila al vi

(Originala titolo: Alguém como tu)
Verkis: José Maria de Abreu k Jair Amorim
Traduko: Vitor Mendes

Karul' kiel vi
Simila al vi
Tion ja serĉas mi
Kun ĉi via ard’
Kaj via rigard’
Serĉas mi tiun ĉi.

La am' kaj pasi'
Alvenis kaj forlasis min
Neniun deziris plu mi
Kiel deziras vin

Se ĉio forestas
La am' ne plu restas
Jen nur la revo-pad'
Do sola mi estos
Kaj estos en daŭra serĉad'

Mi scias, revenos la am'
Kaj eblas reven' de la flam'
Sed kiel vi, nu, 
Simila al vi ja ne plu


Rim: Sur la foto estas Dick Farney, unu ela ĉefaj interpretintoj de tiu ĉi kanto.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!