Kio okazas al mi

(Originala titolo: O que será (À flor da pele))
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Kio okazas al mi,
Ke tuŝas min interne, okazas al mi
Ke ĝermas je la haŭto, okazas al mi
Kaj iras al la vangoj kaj ruĝigas min
Kaj iĝas okulfrapa, perfidanta min
Kaj premas mian bruston, montriĝas konfes’
Pri kio jam ne ĝustas, sen hipokritec’
Pri kio jam ne justas je ies forges’
Kaj kio igas min almozanto de pec’
Jen io sen mezuro, kaj nun kaj sen ĉes’
Jen io sen rimedo, kaj nun kaj sen ĉes’
Jen io sen klarigo

Kio okazas al ni,
Ke tohuvabohuas, senceremonia,
Ke malobeas nin, kvazaŭ revolucia
Ke ŝajnas kana brando senprohibicia
Ke ŝajnas malsaniĝo pro festo orgia
Nekontrolebla eĉ de ordon’ religia
Nekuracebla eĉ per ungvent’ farmacia
Eĉ ne per sorĉa provo, eĉ ne alĥemia
Eĉ ne per la sanktuloj, okazas al mi
Jen io sen ripozo, kaj nun kaj sen ĉes’
Jen io sen laciĝo, kaj nun kaj sen ĉes’
Jen io sen limigo

Kio okazas al mi,
Ke mi interne brulas, okazas al mi
Ke ĝenas mian dormon, okazas al mi
Kaj ĉiuj la tremadoj agitas al mi
Kaj ĉiuj la ardadoj incitas al mi
Ke ĉiuj la ŝvitadoj inundas al mi
Ke ĉiuj miaj nervoj petegas al mi
Ke ĉiuj la organoj postulas al mi
Kaj venas afliktego terura al mi
Jen io sen honteco, kaj nun kaj sen ĉes’
Jen io sen regado, kaj nun kaj sen ĉes’
Jen io sen saĝeco


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Lant' el lontan'

3 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!