Ekde nun Brazila Kolekto havas novan allogaĵon: Aŭdioj!
Kelkaj kantoj estas registritaj bonkvalite en muzikstudioj, tamen de ili oni ankoraŭ ne produktis videojn.
Do vi ne plu bezonas serĉi aliloke aŭ diveni la melodion: nun vi povas aŭdi ĝin simple klakante sur la ligilo sub la muzikteksto - kaj eĉ elŝuti ĝin, se vi volas!
Iom post iom la aro da aŭdioj kreskos, laŭ permeso de la komponistoj - jes, ni ne volas kontraŭstari la aŭtorrajtajn leĝojn.
Por aliri al listo da publikigitaj aŭdioj, vidu ligilon en la dekstra kolumno, sub la rubriko Trovu laŭ enhavo.
Brave! Dankon pro la nova rimedo de Aŭdioj!
ResponderExcluirNedankinde, kara amiko!
ExcluirGratulon! Tre bonvena rimedo.
ResponderExcluirDankon, Cícero!
ExcluirGratulon, Flavio! Bonega kontribuo via.
ResponderExcluirBrakumojn!
Dankon, kara amikino!
Excluir