Sambularo

(Originala titolo: Bloco do sujo)

Pasas la sambularo
Sen la maskaj kostumoj
Tamen per simplaj drumoj
Sur popol' venas gaj'

Pasas la sambularo
Kvazaŭ ĉipa parado
Drumo estas de lado
Homoj nur kantas kaj

Pla! Pla! Pla! Batas ladon
Pla! Pla! Pla! Batas ladon
Pla! Pla! Pla! Mankas vera timbal'

Pla! Pla! Pla! Batas ladon
Pla! Pla! Pla! Batas ladon
Pla! Pla! Pla! Estas jam karnaval'!...





KURIOZAĴO: Sambularo estas vorto proponita de la tradukinto por portugallingva "bloco carnavalesco", tipaj manifestiĝoj de strata karnavalo en Brazilo. Kelkaj estas tre bone organizitaj, kaj aliaj ("blocos do sujo" aŭ "blocos de sujo", t.e. "malpuraj sambularoj") estas improvizitaj kaj malorganizitaj: karnavaluloj kun improvizitaj aŭ ordinaraj kostumoj kuniĝas kaj je sono de ankaŭ improvizitaj instrumentoj defilas tra la urbo, kantante kaj dancante karnavalajn marŝetojn kaj sambojn de la samblernejoj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!