Bruna jako

(Originala titolo: Casaco marrom)
Verkis: Guarabyra k Renato Corrêa k Danilo Caymmi
Traduko: James Rezende Piton

Reiros mi al mia malnova temp'
Kun bruna jako de iama sezon'
Por preni manon de la ĝoj' en promen'
Bye-bye, Cecy, nous allons*

Kopakabano venas kun la bonven'
Kaj disponigis brizon en mia fon'
La atombomb' kun eksplodem' en ĝarden'
Eksterme al flor-burĝon'

Ne! - rifuzordon'
Rigarde knabinon
De milda sezon'
Ha lo, mia kor',
Ha lo, mia kor',
Ha lo, mia kor'

Reiros mi al mia malnova temp'
Kun bruna jako de iama sezon'


*Rim: alilingve en la originalo.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!