Teletemo

(Originala titolo: Teletema)
Verkis: Antonio Adolfo k Tibério Gaspar
Traduko: Flávio Fonseca

Vojo, malklara celo, en mi disiĝo,
Ĉar inter blankaj tukoj de foriĝo,
Sur ĉiu kurbo mi iras sole, sen vi

Kure, rompante kisojn, brakumojn, maŝojn,
Mi vidas vin en ĉiu mia paŝo,
En tele-spaco, sidantan sur transkolor'

Milda ĉiela korpo, dua duono,
Mia sanktejo, mia naturdono,
Portanta lumon al mia vojo kaj fin'

Certe la necerteco estas pasema
Ni vivos kune dum la vivo plena
Dum eterneco, nur mi kaj vi, nur ni du

Jen mi de sun' ĝis sun'
Difekta ton', reflekta son',
Perfekta pro la am'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

  1. Bonega traduko! Brazila Kolekto faras aldonan servon laŭ mi: la kolekto utilas ankaŭ por ke oni reiru al forgesitaj originalaj etaj perloj, kiel tiu ĉi.

    ResponderExcluir
  2. Kiel perfekta versio. Fojfoje mi hazarde trafoliumas BK kaj trovas juveleton kiel tiun!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!