La Argonaŭtoj

(Originala titolo: Os argonautas)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

La barko, ho mia kor' ne eltenas
Tian turmenton kaj ĝojon
Kaj ĉe mi, kor' ne kontentas
La tago, la marko, ho mia kor'
Haveno, ne

Navigado precizas
Vivado ne precizas

La barko, nokta ĉielo tre bela
Rido libera, perdita
Horizonto, frumateno
La rido, la arko de l' frumateno
Haveno, nenie

Navigado precizas
Vivado ne precizas

La barko, aŭtomobilo brilanta
Relo libera kaj bruo
De la dento sur la vejno
La sango, la marĉo, la bruo lanta
Haveno, silento


Rim: En la originala teksto troviĝas vortludo, ĉar la portugallingva vorto "preciso" havas du sencojn: "necesa" kaj "preciza"; kaj popola diraĵo tekstas "navegar é preciso", t. e. "navigado necesas". Do Veloso volas diri, ke "navigado necesas, tamen vivado ne precizas", uzante la saman vorton. La tradukinto decidis same uzi saman vorton, ĉar ja navigado ankaŭ precizas...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

4 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!