Kolibreto

(Originala titolo: Cuitelinho)
Verkis: Antonio Carlos Xandó k Paulo Vanzolini,
surbaze de rikoltita tradicia kanzono
Traduko: James Rezende Piton

Mi atingis la havenon,
De la ondoj nur portalo
L' ardeoj retroflugas
Por sidiĝi ĉe l' kanalo
Kaj la kolibret' ne ŝatas
Ke falu eĉ unu petalo, ja

Mi ĝisrevidis parencaron
Kvazaŭ antaŭ la fatalo
Mi eniris Matogroson
Ĝis Paragvaj' per ĉevalo
Estis dum revoluci'
Mi suferis pro bataloj, ja

Resopir' pri vi min tranĉas
Kiel la tranĉila ŝtalo
Pro ĝi kor' tre maltrankvilas,
Foje bato, foje malo,
Pro la larmoj vid' malbonas
Kvazaŭ vidi tra kopalo, ja

Mi prenos tuj vian portreton
Por enmeti en medalon
Vi en la blanka robeto
Kun la laĉo el vualo
Ĝi troviĝos sur la flanko
Kie kor' estas mitralo, ja


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Mi iom "batalis" kun la vorto kopalo. Post konsultado kun la vortaro kaj vikio mi venis al la rezulto, ke ĝi verŝajne similas al sukceno, sed devenas el "ploro" de arbotrunko... o-o, tian vorton mi ĝis nun ne bezonis uzi :-)

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!