Brazila Kolekto trijariĝas!

En 2017 naskiĝis tiu kiu fariĝis la plej granda retejo pri brazila muziko en Esperantio.

Kiom da atingoj ĝis nun!

Nuntempe troviĝas pli ol 600 kantoj, inter tradukaĵoj, originalaj komponaĵoj, instrumentaĵoj, el enorma nombro da aŭtoroj kaj da tradukintoj, el plej diversaj stiloj kaj kategorioj, krom videoj, partituroj kaj multe, multe pli.

La dankemo al ĉiuj niaj vizitintoj kaj vizitadantoj ĉeestas enkore, kaj impulsas nin al plua laboro por konstanta pligrandigo de la kolekto.

Se vi ŝatas la enhavon de Brazila Kolekto, sciu, ke vi povas kontribui por la kontinuado kaj plibonigo de la retejo. Por detaloj, vizitu la paĝon Kontribuoj.

4 comentários:

  1. Brave, feliĉan datreveon kaj gratulon pro la persisto en tiu granda laboro!

    ResponderExcluir
  2. Vivu longe Brazila Retejo, kaj ĉiam pli kaj pli riĉiĝu riĉigante nian vivon kaj kulturon! Gratulon, Flaveto.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!