Mia land'

(Originala titolo: Meu país)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Vitor Mendes k James Rezende Piton

Ĉi tie, jen mia land'
En brusto de l' amatino
Perdrikoj, birdoband'
En luno, en vintra sino
En padoj, en vojoj kaj en vejnoj for
De supre al la kor'

Ĉi tie, jen mia land'
De botoj, ĉeval', rakontoj
Pri feoj kaj sasioj
Gitaroj prikantas glorojn
Venkfloroj, punktado kaj la defioj
En sino de Brazil'.

Kaj for la nest'
Jen la ĝojforest'
En alia land'

Ĉi tie, jen mia land'
De revoj jam tute plenaj
Ĉi tie jen mi birdet'
Flugiloj ĉeestas enaj
Pro tio allogas min la kantad'
Flugad' flugad' flugad'.


Rim:
- Sasio (originale saci, ankaŭ nomata saci-pererê, matimpererê kaj aliaj nomoj), estas persono tre konata en la brazila folkloro. La sasio estas juna nigrulo kun nur unu kruro, portanta konusan ĉapon kiu havigas al li magiajn povojn (vidu foton). Li estas petolema, kaj per siaj petolaĵoj li malhelpas hejmajn agadojn aŭ timigas noktajn vojaĝantojn. (Fonto: Wikipedia)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Plaĉas al mi tiu via brazila koboldeto. Ĉu ne estas iu fabelo pri ĝi tradukita ankaŭ Esperanten?

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Bona demando, Fejfi. Mi ne scias. Se mi trovos ion, mi informos al vi.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!