La cirko

(Originala titolo: O circo)
Verkis: Sidney Miller
Traduko: James Rezende Piton

Tuj, tuj, tuj komenciĝos la prezento
Muzikistoj ekludos kun talento
Jen, jen, jen cirko preta por enveno
Kun, kun, kun mirindaĵ' en la areno.

Hastu, hastu, spektantaro, indas paŝi diligente
Vi antaŭu la najbaron, eblos vidi pli atente
Tamen tra la homamaso, jam mallume, senarĝente
Blovas vento kun protesto, frapas tolon kaj ĝin rompas
Por ke luno, kiu pompas, povu vidi tiun feston.

Mi memoras trapeziston, tiel riskis lia salto,
Provokante la spirhalton pro la gapo de l' publiko
Estis tia la paniko, ke Jozefo de l' Trombono,
Tre laŭdata de l' kritiko, jam forgesis sian nomon
Kaj tenadis mikrofonon por sonigi la muzikon.

Mi prikantas la pajacon, kiu rolis en plurrondo,
Jam soldato, ĉarpentisto, gitaristo, vagabondo
Sen juĝado kaj sen saĝo feliĉigas tra la mondo
Sen konscio pri la ondo, kiun kaŭzis la mesaĝoj
Pri raveco de l' rideto, kiu mankis en vizaĝoj.

Kun vipilo kaj grimaco la dresisto gajnas forton
Duonturne plus duono, duonvivo, duonmorto
Post la fino de l' deĵoro, ne plu gloro pro la besto
La dresisto tre kuraĝa frontos sian tutan keston:
Sian amon senrespondan, sian vivon kaj la reston.

Flirte fajnas la fagoto, fajfas fifro por feino
Ĉar jen venos la kulmina enir' de baletistino
Kun la korpo sinjorina kaj vizaĝo de knabino
La plorinto jam ne plora, la kantint' en malagordo
Danco-finos ŝi tra l' pordo nur post horo sensonora.

Tuj, tuj, tuj jen finiĝos la prezento
Muzikistoj sin montris kun talento
Mortas cirko, ĝi restas tre lontana
Memoraĵ', ĉar mi estis nur infana...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Por spekti la kompletan videon, abonu:
brazilakolekto.com/brazilmuzikaklubo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. Kiel bela versio. La teksto estas vera poemo, kaj la traduko sukcesis ne nur la redonon etosan originalan, sed krome faras ege sukcesan elekton de vortoj belsonaj, ripetante la malfacilan skemon de rimoj, aliteracioj kaj vortludoj. Veran artan verkon!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Tute prave! Ĝuste tion mi diris al James: tiu estas unu el la plej bonaj liaj tradukaĵoj.

      Excluir
    2. Dankon pro la instigaj vortoj! Mi alte taksas la kapablon de vi kaj Flavio sur tiu kampo, do tio estas por mi estas valora laŭdo.

      Oni ne pensu, ke tio estis rapida, sed rezulto de plurtaga cermubado kaj eksperimentado...

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!