Trupulo

(Originala titolo: Mambembe)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Sceneje, ĉe placo,
En cirko, sur benko
De ĝarden'
Dum nokto en kuro,
Pentritan sur muro,
Vi ekkonos min sen pen'

Trupulo, cigano
Loĝe sub la ponto
Kantanta
Kaj eĉ sub la tero,
Kantanta
En buŝ' de l' popolo
Kantanta

Almoze, fripone,
Ruzule, ĉifone
Aŭ la mal'
Eskapinta sklavo
Komplete sen pravo,
Estas mia festival'

Trupulo, cigano...

Poeto, pajaco,
Pirato, sagaca
Vagabond'
Dormanta sur strato,
Ne gravas la stato,
Tute mia estas mond'

Trupulo, cigano...


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Nomada

5 comentários:

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!