Plumoj de l’ tie’

(Originala titolo: Você -aŭ- Penas do tiê)
Verkis: Hekel Tavares k Nair Mesquita
Traduko: Vicente Sales

Ĉu vi jam vidis kantantaron en arbar’
De la birdetoj, ĝuste dum la sunsubir’?
Ĉu vi jam aŭdis malĝojkanton arapongan,
Kiu anoncas: baldaŭ pluvos sur la ter’?

Ĉu vi gustumis gvabirobon tre maturan,
Vidis la tagon, kiam venas la vesper’?
Ĉu vi jam sentis el la rosaj ebenaĵoj
La dolĉodoron el la musambea ber’?

Ĉar mia amo havas iom el ĉi ĉio,
Kaj sur la lipoj pluman ruĝon de l’ tie'.
Kiam ĝi kantas, eĉ la birdoj plensilentas,
Ili konscias, mia am’ estas vi mem,
Vi mem, estas vi mem, vi mem, vi mem

Havanta lipojn ruĝkolorajn de l’ tie'.


Rim:
Arapongo - (Procnias nudicollis) migrantaj brazilaj birdoj el familio kotingedoj rimarkinda pro ĝia laŭta metala bleko, kiel martelo sur amboso. (El Vikipedio)
Gvabirobo - (Campomanesia pubescens) komuna nomo al pluraj arboj kaj arbetoj de la familio de la mirtacoj. (El vortaro VTF)
Musambeo (brazila nomo: Muçambê) - botanika genro apartenanta al la familio Cleomaceae.
Tieo (brazila nomo: Tiê) - (Ramphocelus bresilius) specio de brazila ruĝpluma birdo.

Vidu ĉi tie portugallingvan klarigan tekston far la tradukinto pri lia tradukaĵo.


KURIOZAĴO: Tiu ĉi kanto, registrita kaj famigita de Fagner kvazaŭ ties adapto de folklora kanto, fakte estis verkita kaj eldonita de Hekel Tavares en 1928, kaj dediĉita al tiama lirika kantistino Gabriella Besansoni Lage. Post la registro de Fagner, pluraj aliaj brazilaj artistoj ankaŭ registris ĝin, kiel interalie Joanna, Nara Leão kaj Nana Caymmi, kaj la vero aperis nur 26 jarojn poste.
Legu pli pri tio ĉi tie (portugallingva, postulas registriĝon) aŭ ĉi tie (portugallingva, mallonga).



2 comentários:

  1. Kara Vicente,
    mi ĝojis vidi vin sekvi la Kantoparadon per la Eventa Servo. Mi esperas, ke ĝi plaĉis al vi!
    Tiam vi en la babilejo skribis al mi, ke vi havas en la Brazila Kolekto esperantigon de unu brazila kanto. Mi ĵus legis ĝin kaj ankaŭ trovis en jutubo la melodion. Ĝi estas ĉarme tenera. Plaĉas al mi, ke ankaŭ en Brazilo oni iom modernigite kantas popolajn kantojn.
    Vicente, mi deziras al vi pluan sukcesan kantotradukadon!

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon, Fejfi.
      Estas multaj bonaj tradukistoj de muziktekstoj en Brazilo. Sekvu ilin ĉe Brazila Kolekto.
      Mi mem riskas traduki la kantojn, kiujn mi kantas, sed estas multe malfacila.

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!