Kampula trajneto

(Originala titolo: O trenzinho do caipira)
Verkis: Villa-Lobos k Ferreira Gullar
Versio: Wel

Ekiras trajn' kun infano,
la sorto laŭ luda tir',
la vivo, fidela kompano,
kun urbo kaj nokt' en rondir'.

Kuriras trajno sencele
renkonte al tagonov',
tra valoj iras sinpele,
ĉe l' mar' anhele, ĝis montoblov'.

Surmonte siblas gaje sub lunhel',
jam fluge kuras tra l' stela ĉiel',
lunhel', ĉiel', kaj stel'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
La internlanda trajneto

2 comentários:

  1. Bonege, mi amas en tiu ĉi majstroverka kanzono kaj tekston kaj melodion! Kaj via bela tradukaĵo aldoniĝas al tiu ŝatinda duopo. Dankon, Wel!

    ResponderExcluir
  2. Dankon pro viaj afablaj vortoj, JRPiton !

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!