Jen

(Originala titolo: Taí (Pra você gostar de mim))
Verkis: Joubert de Carvalho
Traduko: James Rezende Piton

Jen mi
Ĉion faris por ke vi ekamu min
Karulin' ne moku pri mia dolor'
Nepre vi, nepre vi
Tenu min en via kor'.

Ho, amata, estu konsider',
Ke kun la ĝojo venas la sufer'
Kaj tia estas la vivfaden':
Lamentado kun nur pli da ĉagren'

Jen mi...

La afero pri la korinklin'
Estas manio de la homa sin'
Se estus helpo de la Sinjor'
Mi ja tuj forgesus pri la amor'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

3 comentários:

  1. La fratino de Karmen, Aŭrora, endiskigis unu aŭ du karnavalajn marŝetojn en esperanto (laŭ tradukoj de karmemora Sylla Chaves en albumo rimarkinde aranĝita de li) Nun antaŭ via traduko, tiel flue kantebla, facile eblas imagi ĝin samloge interpretata en la voĉo de Karmen. Fakte Thaí estis la unua granda muzika furoro de Karmen en diskoj.

    PS: Nur de sekva verso ne rekte eblis al mi depreni la sencon nu kompreneble ĉar iom ligita al la antaŭa verso. Jen ĝi: ( La afero pri la korinklin' ) Estas manio por la homa sin' . Pli bone mi komprenus kun "ĉe" anstataŭ "por" (Aha, kun via indulgu, mi mem farus pli malpli tiel: Estas manio homa jam sen fin' :-)

    ResponderExcluir
  2. Ĝustigo en la PS de mia komento: ...ĉar iom ligita... legiĝu: ...ĉar ĝi iumaniere ligiĝas al la antaŭa verso.

    Wel.

    ResponderExcluir
  3. Dankon pro via atento, Wel. Vi pravas, "por" ne havis multe da senco. Al mi "de" ŝajnas sencohava kaj Flavio bonvolis ripari.

    Feliĉajn jarfinajn festojn al vi kaj espereble vi venigos al ni multajn kanzon-versiojn en 2020!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!