Ĉe tiu tablo

(Originala titolo: Naquela mesa)
Verkis: Sérgio Bittencourt
Traduko: James Rezende Piton

Ĉe tiu tablo li sidiĝis daŭre
Kaj parolis daŭre pri viv' kun valor'
Ĉe tiu tablo li rakontis multon
Al mi kun singulto venas la memor'

Ĉe tiu tabl' en granda kompanio
Li rakontis ĉion laŭ propra elan'
En la okuloj estis tia brilo,
Ke krom lia filo, mi fariĝis fan'

Mi ne imagis tiom da doloro
Sen tiu sinjoro de la hejminflu'
Se mi konscius pri la vivangoro,
Dolor' de doloro ne dolorus plu

Ve, jen la tablo nun estas malplena
Kaj jam senrevena son' de l' mandolin'
Li ne troviĝas ĉe la tabloflanko,
Kaj la frapa manko suferigas min.


KURIOZAĴO: Ĉi tiun kanton Bittencourt verkis omaĝe al sia patro, la fama mandolinisto kaj komponisto Jacob do Bandolim. Ĝi fariĝis furoraĵo je la voĉoj de Elizeth Cardoso kaj Nelson Gonçalves, kaj estis registrita eĉ de la franco Paul Mauriat.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

2 comentários:

  1. Brile redonitaj en esperanto estas la versoj. Modele ritme kaj rime. Dankon kun gratulon al la granda Pitono �� (komentas wel)

    ResponderExcluir
  2. Koran dankon pro viaj aprezaj vortoj, Wel! Via atento estas instigo al mi. Mi dankas pro viaj daŭraj kontribuoj al la Kolekto, ĉiam per "klasikaĵoj" de nia landa muziko. Ili estos fonto por kantemuloj en niaj E-kongresoj. Fartu bone!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!