Ne ploru pri mi, Argentino

(Originala titolo: Não chores por mim, Argentina)
Verkis: Andrew Lloyd Webber k Tim Rice
Portugallingva traduko (el Don't cry for me, Argentina): Victor Berbara
Esperanta traduko el la portugala: Jair Salles

Ne malfacilas kompreni, ke
malgraŭ ke mi estas nun ĉe la povo,
de l' popol' venas mi, do ne forgesos vin...
Mi petas, kredu,
ke la luksoj nur estas ŝajnig',
nenio ol burĝa ludet' -
reguloj de l' ceremoniar'...

Mi devis submetiĝi por poste ŝanĝi...
kaj ne plu vivi sen revo ĉe l' kor',
ĉiam nur malantaŭe de fenestr' aŭ pordeg'...
Libera esti - mi provis,
sed sen rezigni pri l' rev'
ke mi meritos la amon,
kiun vi ĉiuj sentas por mi...

Ne ploru pri mi, Argentino,
anime ĉe vi, mi estas...
Al vi mi donas la tutan vivon,
sed min ne lasu! Ĉe mi ja restu!...

Neniam pri la povo aspiris mi.
Ja oni mensogis pri mi.
Venis mi de l' popol', kiun ja amas mi...
Mi volas senti min tre proksime de via kor',
batanta por mi kun fervor' -
kaj tion ne forgesos mi...

Ne ploru pri mi, Argentino,
anime ĉe vi, mi estas...
Al vi mi donas la tutan vivon,
sed min ne lasu! Ĉe mi ja restu!...

Mi parolis tro... sed ja nur por vin konvinki
pri la tuta ver'...
Sed, se ankoraŭ dubos vi, sufiĉos rigardi
enen de mi...


Rim: Registrita de Neide Barros Rêgo en la albumo Revo de amo, 2015.



Kantas: Neide Barros Rêgo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ne ploru pro mi Argentino

4 comentários:

  1. Esperantujo ja devas danki al altvalora arta laboro... gxi konstruas belan kaj ricxan historion ! Gratulojn al BK

    ResponderExcluir
  2. Tiel ĉi siatempe kantis tiun ĉi kanton la ĉeĥa kantistino Helena Vondráčková: https://www.youtube.com/watch?v=SiVmiMo1ZBc&list=RDSiVmiMo1ZBc&start_radio=1&rv=SiVmiMo1ZBc&t=21.
    Kaj ni ankaŭ povas diri per vortoj de la kanto: Ni ne ploru pri vi, Neide Barros Rêgo, anime ĉe ni vi estas. Al Esperanton vi donis sian vivon, vin ni ne lasos! Ĉe ni ja vi restos!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!