Korkovado

(Originala titolo: Corcovado)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Wel

En kvieto kun gitar'
Nia am', kanzonofar'
Por feliĉoĝu' de du en amo

Ĝustatempu vivoplan'
Longedaŭru sonĝovan'
Tra l' fenestro, for
sur Korkovad’ jen Redemptor', sublime.

Tra la vivo estu ni
Daŭre kiel tiel ĉi
Ĉi-varme ĝis la fin' de nia flamo

Kaj mi, kiu nur tristis
Sen plu kredi ĉi mondon
Post vin renkonti, sen kondiĉ', al mi
Feliĉo sin malkovris, mia am'


Rim:
Korkovado = skribo laŭprononce de la portugala 'Corcovado', en esperanto 'ĝibulo', al kio similas la formo de monteto, en Rio, sur kiu staras, certe mondkonata, statuo nome Kristo Redemptoro (aŭ Kristo la Savinto).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Korkovado
Korkovado
Korkovado
Korkovado

4 comentários:

  1. El miaj kvar tradukoj ĉi tiu estas laŭ mi la plej plaĉodona. Kial? Nu ĉar ĝi ŝajnas pli poezie bildigi la amindan naivon de la fonteksto. Wel.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Vi pravas, Wel! Certe, kiam ni (iam) produktos muzikvideon de ĉi kanto, tiam tiu estos la elektita traduko.

      Excluir
  2. Nur, mi troetis: miaj vere estas nur 3 tradukoj, ne kvar. Wel :-)

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Ne, ja estas kvar! Krom la tri ĵus publikigitaj, jen ankaŭ tiu ĉi: https://www.brazilakolekto.com/2019/04/korkovado.html

      Excluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!