Komponistoj

Kiam BRAZILA KOLEKTO malfermiĝis ankaŭ al originalaj komponaĵoj, tiam oni ne antaŭvidis la enorman kvanton da brazilaj komponistoj kiuj verkas en Esperanto. Tial la publikigota materialo rapide kreskegis, kune kun la intereso de la publiko pri tiu fako.

Do, omaĝe al tio, ĉi-semajne nur originalaĵoj estas publikigitaj. Akompanataj de partituroj, videoj, akordoj... Jen ili:

La bufo, verkita de Sylla Chaves, titolo de unu el liaj albumoj, kiu temas pri trista rakonto kritika kontraŭ malhoma sinteno antaŭ la bestoj.

Studo por kavakinjo nr. 2 estas instrumenta komponaĵo de Rafael Milhomem, por la tipe brazila muzikilo kavako, aŭ kavaketo, kiun ĉi tie li karese alnomas kavakinjon.

Reordiĝo estas profunda verko de Afonso Camboim, pri atenta konsidero pri la nunaj planedaj problemoj.

Balado de la kongresano estas gaja, amuza verko de Geraldo Mattos, pri la rilatoj dum esperantaj kongresoj.

Kaj Ho vi homoj estas korusa verko de Alfredo Aragón, kun religia etoso.

Krome, ĉi-semajne estas lanĉita plia video en la serio Deklaroj. Ĉi-foje, de Adair de Arêda, kantisto en la video Jolanda, kaj direktoro de la porinfana Lernejo Lazaro Ludoviko Zamenhof. Jen ĝi:

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!