Invito

BRAZILA KOLEKTO invitas vin ankaŭ publikigi en nia jutuba kanalo vian opinion pri la retejo!

Vidu sube la detalojn, kaj resendu la inviton al ĉiuj viaj esperantaj konatoj!



Kaj ĉi-semajne la muzikaj novaĵoj estas:

La ĉiam aktuala Paŭlino kaj Roberĉjo, verkita je rara kunlaboro de Caetano Veloso kaj Milton Nascimento, laŭ brila traduko de James Rezende Piton.

Dum ankoraŭ estas majo, jen la bela kamparaneca kanto Majo, verkita de Almir Sater kaj Paulo Simões, esperantigita de Flávio Fonseca.

Vitor Mendes tradukis la internacie faman Lun-vojo (originale Moon River), de Johnny Mercer kaj Henry Mancini.

La porinfaneca kanto Sabiao en la kaĝo, verkita de Hervé Cordovil kaj Mário Vieira, ricevis tradukon de Wel.

Kaj la trista kaj pensiga originala komponaĵo Militinto, verkita de Geraldo Mattos.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!