Korkovado

(Originala titolo: Corcovado)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Wel

Hejme ni du kaj l' gitar'
Amaj horoj, kanzonar'
La ĝu' de feliĉo, ĝu' de amo

La senhasto al plu pens'
Tuta temp' al sonĝintens'
Tra l' fenestro l' Korkovad'
kaj l' Redemptor', superbe!

Daŭru l' vivo tiel-ĉi
En senfina kuno ni
Ĝis l' estingiĝo de la lasta flamo

Kaj mi, kiu tre tristis
Sen ajna kred' al mondo
Vin konatiĝi estis jam al mi
Tutnova senco de am' kaj feliĉ'


Rim:
Korkovado = nomo de la monteto situa en Rio-de-Ĵanejro sur kiu staras la konata statuo nome Kristo.
Redemptoro = la tuta nomo de la statuo vere estas (en la portugala Cristo Redentor) Kristo La Savinto. Redemptoro samsencas, pive.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Korkovado
Korkovado
Korkovado
Korkovado

2 comentários:

  1. (l' Korkovad')
    Tra l' fenestro l' Korkovad'
    kaj l' Redemptor', superbe!

    Mi nun konstatas ke la lasta forta silabo en la originalo kuŝas en la 15-a silabo (ne en la 13-a , kiel en eo) Se Flávio Fonseca, pro akorda postulo, trovos necese ion ŝanĝi tie, mi pensis tiel: Tra l' fenestro *la Korkovado* ( ktp ) Kiel do?

    Wel.

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!