Karnavala mateno

(Originala titolo: Manhã de Carnaval)
Verkis: Luiz Bonfá k Antônio Maria
Versio: Vitor Mendes

Maten’, kia bela maten’
En viv’, jen ĉi nova kanzon’;
Kant’ pri l’ okuloj viaj
via ridet’ kaj man’
Ĉar iun tagon ja
Revenos vi.
De l’ kordoj de l’ mia gitar’
Serĉinta nur al via am’
Venas parol’
Pri tiu kisoj
En lipoj miaj
Kantas nun mia kor’
Jen la ĝojo de iam
Jen feliĉa maten'
De ĉi am'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Karnavala maten'
Maten' de karnaval'

Um comentário:

  1. Ĉu eble pli decus la termino kordo por muzikinstrumento ol ŝnuro?

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!