Grupo Nova Erao

Jen nova muzikvideo produktita de BRAZILA KOLEKTO! Temas pri la kanto Jolanda, verkita de Pablo Milanés, tradukita al la portugala de Chico Buarque, kaj el la portugala al Esperanto de Jorge de Oliveira.

Kaj ĝin kantas la brazila Grupo Nova Erao, kiu ofte sin prezentas en Universalaj Kongresoj de Esperanto tra la mondo, kaj multajn fanojn allogis. En la instrumenta akompano, gemuzikistoj de la Nuntempa Orkestro Flávio Fonseca.



Spektu ĝin milfoje :-) kaj diskonigu al viaj gekonatoj!

Kaj la ĉi-semajnaj novaĵoj estas:

Jen vi, unu el la plej famaj komponaĵoj de Tim Maia, laŭ traduko de Vitor Mendes kaj Flávio Fonseca.

Jes, mi iros kun vi, verkita de Pedro Caetano, kaj tradukita de Sylla Chaves.

Nova traduko, farita de Wel, de la bosanova Korkovado, de Tom Jobim.

Plia traduko ankaŭ de Imagu, de John Lennon, farita de Markone Froes.

Kaj la originala komponaĵo Ironio de l' destin', registrita de la rokbando Supernova. La aŭtoroj estas Roger Borges, Ale Mancini, Fábio Cancelli, Rogener Pavinski kaj Jimes Milanez.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!