Nova video!

Jen ĵus aperis la nova video produktita de BRAZILA KOLEKTO! Temas pri la tradicia porinfana kanto Terezinjo, bele kantita de la simpatia kaj belvoĉa Cláudia Miguel, kaj kun ekskluziva desegnec-filmo!

Spektu ĝin plurfoje, ŝatu ĝin, aliĝu al la jutuba kanalo, kaj diskonigu al ĉiuj viaj konatoj! Ni disvastigu Esperanton pere de brazila muziko, kaj brazilan muzikon pere de Esperanto!



Krome, la ĉi-semajnaj novaĵoj en nia retejo estas:

La kanto Divenistino, verkita de Ivan Lins kaj Vitor Martins, kaj famigita de Elis Regina, laŭ traduko de James Rezende Piton.

De Roberto Carlos kaj Erasmo Carlos, la religieca kanto La batalo de l' infanoj, laŭ traduko de Vitor Mendes.

Alia traduko de la bosanova Ondo, verkita de Tom Jobim, tiu ĉi farita de la kompetenta Wel.

Originala porinfana komponaĵo de Sylla Chaves, titolita La magia flutisto, inspirita de germana rakonto. Akompanas ĝin video kaj partituro.

Kaj traduko far Jorge de Oliveira de la kanto Bonvolu, leteristo (originale Please, Mr. Postman), famigita de grupoj Carpenters kaj Beatles.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!