Divenistino

(Originala titolo: Cartomante)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: James Rezende Piton

En la nunaj tagoj, nepre vin protektu
Turnu vian vangon, homojn ne elektu
En la nunaj tagoj, restu vi trankvila
En ĉiu okaz', penso estu prifila

Ne iru al trinkejoj, forgesu geamikojn
Ne haltu sur placoj, evitu la riskojn
Ne parolu pri la timo en la vivo
Nian grandan ĝenon ne reliefigu... Aĥ...

En la nunaj tagoj ne kreu motivon
Ĉar ĉiuokaze indas via vivo
Estu pacienca, kun vi estas Dio
Kun ni estas Dio, plene, eble tro

Jam estas skribite, jam antaŭvidite
De ĉiuj vidantoj kaj la divenistoj
Ĉio sur la kartoj, ĉio en la steloj
En la diveniloj kaj en profetaĵoj... Aĥ...

Falas Pika Reĝo
Falas la Karoa
Falas Trefa Reĝo
Falas ĉio troa!


Rim (Noto de la Tradukinto): Ĉi tiu kanzono estis publikigita en 1978, dum la lasta parto de la militista diktatora periodo, kiun travivis Brazilo inter 1964 kaj 1984. Tiel oni komprenu la diversajn "rekomendojn", kiujn la divenistino faras al sia konsultanto. Tiaj kanzonoj kun interliniaj mesaĝoj estis protestrimedo de pluraj tiamaj artistoj. En Brazila Kolekto oni trovas alian ekzemplon ĉe Virinoj Atenaj (Chico Buarque).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Um comentário:

  1. Tre bona rekantaĵo:

    Falas Pika Reĝo
    Falas la Karoa
    Falas Trefa Reĝo
    Falas ĉio troa!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!