Nigraj manteloj

(Originala titolo: Coimbra)
Verkis: Raul Ferrão k José Galhardo
Traduko: Othon Baena

La plej fama lernejo de nia bela lando
inter arbaro staras kaj ĉarma banstrando
Tie oni bone lernas kun sento de la kor'
kiel nuba estas rememor'

Sed estas bele vidi, la majstroj eldiras nin
ĉe vi alvokon aŭdu de virin'
Manteloj nigraj tie studas por estonto
vigliĝante volonto kaj anim'

Doloro tage kreskas plezuro estas fabel'
nun diras ĉiu kor' kaj plendas
Sed aŭroro en la ĉiel'
fortigas nian penson kaj fonto vivan lumon etendas


Rim: Registrita de Dolores Duran en sia albumo Dolores Viaja, en 1955.



Kantas: Dolores Duran
(Pli nova video, kun korektita teksto)



Kantas: Dolores Duran


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

5 comentários:

  1. Kara

    La prezentita teksto enhavas iujn malkorektojn. Bv vidi la plej lastan videon (jul. 2018) farita de J.YOGUI

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Dankon pro la mesaĝo, kara Luiz.
      Ĉu vi bonvolus informi la ligilon al tiu video de S-ro Yogui?

      Excluir
    2. Kaj mi ĵus korektis la tekston (inkluzive en la akordo-dosiero) kaj aldonis la videon.
      Denove dankon, Luiz Mário!

      Excluir
  2. Bonan Tagon
    Poderia, por favor, postar (na descrição do vídeo) a tradução da letra para o português BR?
    Não a encontrei em lugar algum da internet e, mesmo tentando, não consigo ligar a letra a Coimbra.
    Dankon!

    ResponderExcluir

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!