Video nova!

Jen aperis la nova videa produktaĵo de BRAZILA KOLEKTO!

La internacia artisto Alejandro Cossavella prezentas la kanton Pantanala trajno, en tute originala muzikvideo produktita danke al la abonantoj de BRAZILA KOLEKTO.

Bonvolu spekti ĝin, ŝati la videon, aliĝi al la jutuba kanalo, kaj rakonti al ĉiuj viaj konatoj!



Kaj la ĉi-semajnaj novpublikigitaj kantoj estas:

Mi tiom multe amis vin, de Edson Trindade, tre famigita de Tim Maia, kaj esperantigita de Vitor Mendes.

Al la idaro estas komponaĵo de Ivan Lins kaj Vitor Martins, kaj tradukita de Wel.

Kaj tri versioj porinfanaj sur la sama originala tradicia melodio: Alfabeto de Esperanto (versio de Josias Barboza), La unuaj tri numeroj kaj Literoj kun ĉapelo (ambaŭ de Sylla Chaves).

Kaj per tiuj tri oni lanĉas novan kategorion en BRAZILA KOLEKTO: Instrua kanto!

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!